Esperanto
Avatar

Persikore Plum
@Persikore

Tujelsendoj, mikroverkoj kaj tradukoj en Esperanto

Persikore menerima €1.00 setiap minggu daripada 1 pelanggan.
Derma   PayPal

Keterangan

Saluton kaj sukcesan surteriĝon, kosmovojaĝantoj!

La unua demando nepras, jen – kiu mi estas do? Nu, mia nomo estas Persikore Plum kaj mi estas sorĉistino en kosma kargoŝipo. Mi tenas Esperantlingvan Twitch-kanalon, kie mi realtempe elsendas dufoje en ĉiu semajno: videoludado, babilado, komunaj laboradsesioj kaj legorondo. Vi povas spekti registraĵojn de tiuj videoludadoj en mia Jutub-kanalo, inter alispecaj filmetoj, kaj legi originalajn mikroverkojn en mia blogo Sorĉistino en kosma kargoŝipo. Mi ankaŭ laboras super longedaŭra projekto pri tradukado de hispanlingvaj verkistinoj en Esperanton, la tradukaĵoj libere aperos iom post iom en la blogo Kiel inko por mondofino. Kaj, se vi interesiĝas pri la hispana lingvo, mi helpos vin lerni ĝin pere de Esperanto ĉe Hispana Lernejo.

Mia celo estas disponebligi distrajn verkojn nur en Esperanto por Esperantoparolantoj. Estis momento post mia esperantistiĝo, kiam mi komencis senti mankon de projektoj celantaj ne plu komencantojn. Simplaj distraĵoj, interesaĵoj, artikoloj, renkontiĝejoj, jutubaĵoj... specife por progresintoj. Por E-parolantoj, kiuj jam ne plu volas senti, ke uzi la lingvon estas ekzercado, parto de lernado, sed kiuj volas uzi ĝin kiel ĉiun alian fremdlingvon. Bonŝance multaj projektoj aperis ekde tiam, mi estas simple unu plia el tiuj. Komencantoj ja estas kore bonvenaj, tamen sciu, ke nek la kosmoŝipo nek la Kosmohaveno (nia Diskordejo) estis kreitaj por lernigi Esperanton aŭ varbi al Esperantujo, sed por uzi la lingvon en natura, ĉiutaga etoso. Mi multe fieras pensi, ke la plejmulto da enhavo kie mi kapitanas – Tvitĉ-kanalo, jutubaĵoj, blogo, ktp. – funkcius tute same se la pontolingvo estus ajna alia. Do jen mia celo!

Kiam mi ne ĉeestas en la kosmoŝipa komandejo, mi estas memdungita laboristo por la eksteresperantuja mondo. Mi devas perlabori mian ĉiutagan subtenon kaj pagi fakturojn, impostojn kaj devigajn kotizojn, sed al mi ne gravas de kie venas la mono. Tio estas, se mi enspezas kelkan monsumon per mia laboro kiel lingvoinstruisto aŭ kiel korektisto, tio tute egalas al enspezo de sama monsumo per Esperantaj projektoj. Kion signifas tio? – ju pli mi enspezos pere de Esperanto, des pli da tempo mi havos por Esperantujo!

Koran dankon!

Akaun Terpaut

Persikore memiliki akaun berikut di platform lain:

Sejarah

Persikore sertai 5 tahun lalu.

Pendapatan Setiap Minggu (dalam Euro)

Jumlah Penderma Setiap Minggu